Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Dum drinko

Kiom estis jam la glasoj?
Nur kvi-kvin?
Sankta sak'! Funkcias bone
tiu vin'!
Eĉ duoblo estis por mi
neniet',
nun de kvin jam ŝanceliĝas
la pied'.

Kruroj pezas, lango lamas
ĉebabil',
gorĝo estas intermont' de
Termopil',
Leonidas la trinkita
vino, jes,
miaj pensoj: trupo de Sex-
Rex-Xer-xes.

Ej! neniel min esprimi
povas mi.
Ĉu pro vino? Eble tiel
trovas vi?
Fratoj! Tion pensi estus
ja erar'!
Min neniam nocas suk' de
vinberar'.

Kiel povus noci min la
vin-sorbad'?
Ĉu mi vane estis iam
so-soldat'?
Mil kanonoj! Jes, soldato
laŭ regul'!
Infanterian' mi estis,
eĉ simplul'.

Verd-refalda, flavbutona
militist',
ĝis simplul' avancis mi sur
ranga list'.
Bone, ke ne longe daŭris
la servad',
eble estus min trafinta
eĉ degrad'!

Ho, amikoj! oftas tie
ĉi afer';
damne glita la soldata
karier'!
Ĉefe al la hom' simila
al mi mem,
kies kapo estas ne sen
obstinem'.

Mi ne petas pri konsiloj
kaj pri gvid',
ne aŭskultas eĉ je l' harpo
de David'.
Lasi pupe min tiradi?
Mondfrakas'!
Ne! Mi faras, kiel plaĉas!
La kompas':
propra naz'!

Sed mi, kiel muelilo,
nur sen ĉes'
mueladas, kaj soifas
ĝis eksces'!
Donu vinon! Haltas rado
de muel',
se ne fluas multa suk' por
ĝia pel'.

Rad' ruliĝu, do mi trinku
en abund'!
Sorbi mi ne ĉesos ĝis la
kruĉa fund',
kvankam, kiel Falstaff dirus,
mia suĉ'
mejlon longus ĝis la fundo
de la kruĉ'!

Sed... kie mi lasis?... Scias
la kukol'!
Ĉu ne pri muelilo estis
la parol'?
Jes, sed kion mi pridiris?
Tondroj mil!
Mi ne scias, eĉ vringate
en premil'!

Certe, ke l' palpebroj pezas
jam kun prem'
muelŝtona, eble venkas
min dormem'.
Drink' sufiĉas do. En liton
plonĝu ni.
Bonan nokton, la daŭrigon
sonĝu ni!